17 de maio de 2011

Ĉu vi volas prelegi ĉe BEJK?

Ankoraŭ eblas sendi proponojn por prelegi, instrui aŭ organizi iun aktivaĵon en BEJO-ĉambro por la du lastaj tagoj de la kongreso. Estas necesa nur sendi proponon al la respendeculo per la retadreso rzerbetto@gmail.com kune kun rezumo pri kion vi prezentos (maksimume 5 linioj), vivrezumon (1-2 linioj) kaj portreton por la programkajero.

Gravas ke prelegontoj estu aliĝitaj en la kongreso. Tio eblas fari per la retpaĝo http://www.kongreso2011.org/aligilo.php

La LKK proponas, ke prelegontoj pagu surloke sed almenaŭ anticipe aliĝu, por pli taŭga servo al la kongresanoj. La subita kresko de aliĝoj surloke malhelpos eĉ la fruajn aliĝintojn, ne garantios sufiĉan materialon ktp. Neprelegontoj kiuj loĝas en Brazilo devu pagi antaŭe, prefereble, aŭ aliĝi surloke kontraŭ pli granda sumo.

Viaj sugestoj por BEJK-programo ankaŭ estos tre bonvenaj. Helpu nin organizi bonegan kongreson por VI!
Brakume, via

Rafael Henrique Zerbetto
Respondeculo pri BEJK-programo

2 de maio de 2011

KER-Ekzamenoj dum la kongreso

Je la 12-a de julio okazos ekzamensesion de la KER internacia ekzamensistemo de esperanto. Katalin Kováts prelegos pri KER-ekzamenoj je la 10-a de julio dum TAKE. Tiu ekzameno konstruiĝis baze de la eŭropaj normoj, do, ties atestilon oni oficiale agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn diplomojn, akreditigitajn de ALTE.

Por pliaj informoj kaj aliĝo, vizitu la paĝon pri ekzamenzesioj de KER-Ekzamenoj ĉe Edukado.net: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.

Por prepariĝi por la ekzamenon aŭ elekti kiun nivelon postuli, elŝutu ekzamenspecimenojn tie: http://www.itk.hu/index.php?id=334&fomenu=322&menu=334&lang=ept.

Ne maltrafu la oportunon pruvi vian esperantan scipovon kaj havi internacian atestilon pri ĝi!

Rafael Henrique Zerbetto
Respondeculo pri BEJK-Programo