15 de abril de 2011

BEJK-Programo: Revuoj Kontakto kaj Momenton

Saluton al ĉiuj!

Kompreneble, la oficialaj organoj de BEJO (Momenton) kaj TEJO (Kontakto) ne maltrafos nian kongreson!

La redaktisto de Kontakto, Rogener Pavinski, prezentos la revuon al la partoprenantoj de la kongreso, ĉefe al la junuloj. Estas bona oportuno por tiuj kiuj ankoraû ne konas la revuon solvi siajn dubojn rilate al TEJO kaj Kontakto. Legantoj de Kontakto povos profiti la okazaĵon por fari sugestojn al la redaktejo kaj proponi temojn, artikolojn, ktp!


La redaktisto de Momenton, Rafael H. Zerbetto, prezentos bonegan novaĵon al la brazila junularo: Momenton Intereta! Legu ĝin interete, verku artikolojn por ĝi, sendu mojosajn fotojn por la foto-mozaiko! Momenton intereta estas pli efika por reklami novaĵoj rilate al BEJO-movado kaj artikoloj povas havi videojn kaj ligilojn al eksteraj paĝoj!

Ne maltrafu tiujn prezentadojn!

Rafael Henrique Zerbetto
Respondeculo pri BEJK-Programo

8 de abril de 2011

Novaĵoj pri BEJK-Programo: Kursoj kaj Metiejoj

Saluton al ĉiuj!

BEJK-LKK ŝvite laboras por prepari bonegan kongreson por vi.

Ĉi tiu BEJK estos la plej kineja, danke al Aleksander Osincev (RU), de Verda Filmejo, kiu venos al Brazilo por okazigi la unuan esperantan kinofestivalon (klaku ĉi tie por iri al la festivala retpaĝo).

Krom tio, li prelegos du-foje ĉe la aŭditorio, pri kopirajto kaj pri verda filmejo, kaj organizos du metiejojn pri kinarto en BEJO-Ĉambro, unu pri esperanta kinarto kaj alia pri subtekstigado de filmoj.

Por tiuj kiuj ŝatas fotografion, la fotistoj Milene Rinaldi kaj Rafael Henrique Zerbetto (BR) gvidos kurson pri fotografio. La ĉefa objektivo de tiu kurso estas instigi la kursantoj sinesprimi per fotografio. Pro tio, ili lernos iomete pri fotografia teorio, fotilfunkciado kaj ricevos konsiletoj pri kiel plibone uzi siajn fotilojn. Finfine, kursgvidantoj instigos la kursantojn esprimi siajn vidpunktojn pri la esperanta movado per la fotografia lingvaĵo, fotante kongresejon kaj kongresantojn.

La poetino kaj psikologistino Gabriela Andrade da Silva (BR) gvidos kurson pri poeziverkado. Temas pri instrui iom pri poezia stetiko per ludoj kaj praktikaj aktivaĵoj kaj poste instigi la kursantojn verki siajn proprajn poeziaĵojn.

Finfine, Tone (BR), la repisto, instruos pri kapoejro, la brazila luktoarto plej konata en la mondo. Dum la kurso oni lernos pri korpaj movoj kaj muziko (kunkantado, hor-respondado, ritma aplaudado kaj bazaj teknikoj pri berimbao-ludado).


Baldaŭ estos novaj informoj en ĉi tiu paĝo pri prelegoj, prezentadoj, koncertoj, ekskursoj kaj aliaj aktivaĵoj kiuj okazos dum BEJK.


BEJK-LKK estas malferma al viaj proponoj kaj sugestoj. Helpu nin plibonigi ĉi tiun kongreson kaj partoprenu ĝin!

Amike,

Rafael Henrique Zerbetto
Respondeculo pri BEJK-Programo