2 de maio de 2011

KER-Ekzamenoj dum la kongreso

Je la 12-a de julio okazos ekzamensesion de la KER internacia ekzamensistemo de esperanto. Katalin Kováts prelegos pri KER-ekzamenoj je la 10-a de julio dum TAKE. Tiu ekzameno konstruiĝis baze de la eŭropaj normoj, do, ties atestilon oni oficiale agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn diplomojn, akreditigitajn de ALTE.

Por pliaj informoj kaj aliĝo, vizitu la paĝon pri ekzamenzesioj de KER-Ekzamenoj ĉe Edukado.net: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.

Por prepariĝi por la ekzamenon aŭ elekti kiun nivelon postuli, elŝutu ekzamenspecimenojn tie: http://www.itk.hu/index.php?id=334&fomenu=322&menu=334&lang=ept.

Ne maltrafu la oportunon pruvi vian esperantan scipovon kaj havi internacian atestilon pri ĝi!

Rafael Henrique Zerbetto
Respondeculo pri BEJK-Programo

2 comentários:

  1. GRAVA INFORMO: bv ŝanĝi la ligon. al la ekzameno necesas aliĝi laŭ la reta aliĝilo, troveblas ĉe la urbonomo Sao-Paolo sur la paĝo: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. Ĉiuj aliaj aliĝoj devos esti ripetataj.
    Dankon pro la helpo disvastigi la ekzamenojn!!

    ResponderExcluir