6 de junho de 2011

Koncerto de Supernova dum BEJK + Fotografia Ekspozicio!

Saluton al ĉiuj!

Du bonegaj novaĵoj por tiuj kiuj intencas partopreni la kongreson ĉi jare: la unua estas ke la rockbando Supernova koncertos por la unua fojo en Brazilo, ĉe Dinossauros Rock Bar, je la 13-a de julio. La koncerto estas oficiale anoncita en la retpaĝo de Supernova. Sed ne nur Supernova koncertos ĉe Dinossauros: ankaŭ Tone, la repisto, sinprezentos dum tiu nokto, ĉar temas pri BEJO-arta vespero. Pliajn detalojn troviĝas ĉe http://www.supernovaeo.com/2011/06/supernova-koncerto-dum-take.html. Se vi estas artisto kaj volas sinprezenti dum tiu neforgesebla nokto por la brazila esperantista junularo, proponu vian prezentadon al la organizantoj, pere de la retejo de Supernova.  BEJO dankas al LKK por subteni la luon de la koncertejo.

La dua novaĵo estas la nekonkursa fotoekspozicio enkadre de la unua Esperanta Kinofestivalo. Se vi estas fotisto aŭ fotoŝatanto, profitu la okazaĵon por montri vian laboron. Pliajn detalojn ĉe http://kinofestivalo.org/news/200/. Neforgesu ke ankoraŭ eblas sendi filmetojn por partopreni la kinofestivalon. La limdato por sendado de filmoj aŭ fotografioj estas la 20-a de junio.

Amike,

Rafael Henrique Zerbetto
Kunordiganto de fotoekspozicio

Nenhum comentário:

Postar um comentário