28 de junho de 2011

Plej freŝaj novaĵoj pri la kongreso

Saluton al ĉiuj!

La kongreso alvenas kaj LKK freneze laboras por pretigi ĉion. Ankoraŭ estas vakaj lokoj en la Komuna Loĝejo 2 - Casa Club, en la kvartalo Vila Madalena. La KL estas en la koro de la san-paŭla nokta vivo kaj ĉirkaŭata de bonegaj drinkejoj kaj mojosejoj. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, kion vi atendas? Sendu mesaĝon al nia kasisto, Fernando Maia Jr., fmaiajr CHE gmail.com, kaj mendu vakon tie! Pliaj informoj (portugale) ĉe http://bejk2011.blogspot.com/2011/01/alojamento-comunitario-para-o-bejktake.html.

La solena malfermo de la kongreso okazos sabate, la 9-a de julio, je la 20-a horo en la aŭditorio de la kongresejo (Fakultato Santa Marcelina). La neoficiala programo de BEJK komenciĝos tuj poste.

Estos budoj en la halo de kongresejo, kie eblos aĉeti la famajn ĉemizojn de Bira kaj Amarílio, la pingloj de Joyce, libroj de pluraj esperantaj librovendistoj, ktp. Sed ne nur! Ankaŭ estos budo de BEJO, kie oni povos surloke aliĝi al nia organizo kaj subteni la junularan esperantan movadon. Ni estos pretaj por informi vin pri la venontaj aranĝoj organizotaj de BEJO, ĉefe pri la venonta NOVA.

Ni ankaŭ intencas vendi brazilaĵojn tie, ĉefe al la fremduloj kiuj venas al Brazilo kaj volas kumporti tipe brazilajn aferojn al siaj landoj. Nia ideo estas ke BEJO-anoj kumportu produktoj specifaj de Brazilo, preferinde de iu regiono, por vendi ĉe BEJO-budo. Tiel, vi hlpos BEJOn plibonigi la kongreson, faciligi la vivon de la fremdaj turistoj kaj samtempe kontribui por la kreskado de la junulara movado en Brazilo.

Finfine, ĉu vi ŝatas ludi? Do, kumportu viajn ludojn al San-Paŭlo. Ni intencas fari ludejon por ke estu alian opcion al la kongresanoj. Jam estas konfirmita ke disponeblos ŝakojn kaj ludkartarojn.

Kongres-etose,

Rafael Henrique Zerbetto
Respondeculo pri BEJK-programo

Nenhum comentário:

Postar um comentário