5 de julho de 2011

Informoj - Komuna Loghejo 1 - Hostelo Saci

Karaj kongresanoj, se via komuna loghejo estas "Saci", jen informoj:

Komuna Loghejo 1: Saci Hostel (R$ 35,00/nokto)

Saci Hostel: http://www.sacihostel.com/

Adreso:

Strato Veríssimo Glória 86 – Kvartalo Perdizes
São Paulo, 01251-140, Brazilo
+55 11 3862-5792

Inkluzivite: matenmangho, senkabla interreto, naghejo, drinkejo, paga TV, litotukoj.

Banchambroj kaj necesejoj: unu enchambra banchambro (5-lita chambro), 3 kolektivaj eksterchambraj banchambroj; unu necesejo. La banchambroj/necesejoj estas purigitaj dufoje tage, unufoje matene, unufoje vespere. Varma akvo.

Parkejo: ne estas, tamen eblas parki sur la strato de la hostelo, kie estas normalaj vakoj; sekura loko.

Bantukoj kaj litotukoj: la hostelo havas nur 30 bantukojn - envere ili havas 60 bantukojn, tamen parto iras al la lavejo, dum parto restas en uzo en la hostelo. Do tiu, kiu povas, bonvolu porti propran bantukon. Estas litotukoj sufichaj por chiuj gastoj.

Metroo: Stacidomo Sumaré (3-minuta piedirado, vidu mapon)

Iri kaj reveni de la loghejo al la kongresejo:

Per auto: 7-8 min. (iro), 7 min. (reveno)

Per buso: 16-18 min. (iro), 13-14 min. (reveno)

Piede: 28-31 min. (iro), 31-34 min. (reveno)

Kongresejo (Faculdades Santa Marcelina):

Strato Doutor Emílio Ribas 89 – Kvartalo Perdizes
São Paulo, 05006-020, Brazil
Metroo: Stacidomo Marechal Deodoro

Se necese, alvoku min, Fernando, per tiu numero: +55 79 8131 7084. Mi ne scias chu mi povos ja helpegi, sed mi provos!

Nenhum comentário:

Postar um comentário