6 de julho de 2011

Informoj - Komuna Loghejo 2 - Casa Club

Karegaj,

Se via komuna loghejo estas "CASA CLUB", nepre informighu:

Komuna Loghejo 2: Casa Club (R$ 35,00/nokto)

Casa Club: http://www.casaclub.com.br/

Adreso:
Rua (Strato) Mourato Coelho, 973 – Kvartalo Vila Madalena
São Paulo - SP, 05417-011, Brazilo
+55 11 3798-0051

Inkluzivite: matenmangho, kuirejo, bagaghloko, tri komputiloj por aliro al interreto, privata senkabla interreto, naghejo, aneksa drinkejo kun muzikprezentado (VIP-aliro), restadspaco, ghardeno, bantukoj, litotukoj.

Banchambroj kaj necesejoj: privataj banchambroj en chiu chambro; la banchambro de la 16-lita chambro havas internaj dividoj por kolektiva uzo. Varma akvo.

Parkejo: ne estas, tamen eblas parki sur la strato de la hostelo, kie estas normalaj vakoj. Lau informo de la hostelo, estas najbaraj parkejoj kontrau la pago de ch. 20 realoj por tago.

Bantukoj kaj litotukoj: sufichaj por chiuj gastoj.

Metroo: Stacidomo Faria Lima (17-minuta piedirado)

Iri kaj reveni de la loghejo al la kongresejo:

Per auto: 14 min. (iro), 12-13 min. (reveno)

Per buso: 39-41 min. (iro), 22 min. (reveno)

Piede: 54-56 min. (iro), 53-56 min. (reveno)

Kongresejo (Faculdades Santa Marcelina):

Strato Doutor Emílio Ribas 89 – Kvartalo Perdizes
São Paulo, 05006-020, Brazil, Metroo: Stacidomo Marechal Deodoro

Por atingi la komunan loghejon de la internacia flughaveno Cumbica (Guarulhos):

# per taksio:

- ghi estas la plej rapida, tamen ankau plej kosta, maniero (vidu la longan vojon sur la mapo):



Simpla taksio:

Flago 1: R$ 93,76

Flago 2: R$ 119,54

Speciala taksio:

Flago 1: R$ 116,44

Flago 2: R$ 148,75

Luksa taksio:

Flago 1: R$ 138,77

Flago 2: R$ 177,61

Mi tamen rekomendas ghin se vi alvenas grupe (eblas do dividi la koston) au se vi alvenas kun multe da bagaghoj. Nepre konfirmu tiujn prezojn che la shoforo antau ol preni la servon.

# per buso/metroo:

- prenu la buson de la "Airport Bus Service" al la metrostacidomo Tatuapé. La buso ekiras de la alvenejo de la flughaveno kaj kostas chirkau 4 brazilajn realojn. La iro de la flughaveno ghis la metrostacidomo estas ne tiel rapida, do ne pensu esti en la erara vojo se la metrostacidomo ne tiel rapide alvenas. La stacidomo Tatuapé servas buse-trajne-metroe. Tie en la metroo Tatuapé prenu la rughan linion ghis la stacio Sé. Sekve prenu la bluan linion direkten al Jabaquara kaj elmetroighu en la stacio Paraíso. En tiu stacio prenu la verdan linion, direkten al Vila Madalena. Chi tie vi povas elekti:

1)
elmetroighu en la stacio Clínicas, che la Avenuo Dr. (Doktoro) Arnaldo. Che la stacio prenu la buson 701A Vila Madalena kaj elbusighu je la dua bushaltejo de la Strato Mourato Coelho (strato de la hostelo Casa Club). Piediru kelkdeke da metroj kaj atingu Casa Club.

2) elmetroighu en la stacio Consolação kaj ene de ghi sekvu la indikojn por la flava linio. Vi atingos la stacion Paulista (flava linio) per subtera piediranta vojo. Prenu la flavlinian metroon kaj elmetroighu en la sekva stacio, Faria Lima, kiu estas la plej proksima de la hostelo Casa Club (vidu mapon).



Iomete longa vojo, sed la plej malmultekosta, char la flughaveno malproksimas pli ol 30 km de la kongresejo/loghejo.


Se necese, alvoku min, Fernando, per tiu numero: +55 79 8131 7084. Mi ne scias chu mi povos helpegi, sed mi provos.

Aliajn detalojn mi ankorau pritraktas, kiel plej bonan manieron atingi la kongresejo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário