5 de julho de 2011

Kiel iri de la flughavenoj al la metroo

De la Internacia Flughaveno de San-Paulo (Cumbica), en la najbara urbo Guarulhos, oni povas preni buson antau la flughaveno.

En la flughaveno, eblas preni buson kiu nomiĝas Airport Bus Service. Estas du eblaj linioj: Linio Tietê/ Barra Funda, komforta buso, kiu iras al la metrostacioj/bustacidomoj Tietê kaj Barra Funda, horaro ĉe la retpaĝo http://www.airportbusservice.com.br/ Ĝi estas pli kosta, sed oni vojaĝas en komforta seĝo. La bileto kostas R$ 33,00. Mi rekomendas ĉi tiun buslinion por la maljunuloj.

La alia opcio, malplikomforta, estas simpla buso ankaŭ nomata Airport Bus Service (linio 257 aŭ 299), kiu iras al la metrostacio Tatuapé (ruĝa metroa linio). La bileto kostas R$ 4,00 sed estas malmulte da seĝoj kaj oni povas vojaĝi piede (tamen, la vojaĝo estas tre rapida). http://www.emtu.sp.gov.br/linha/resultado_imp.htm?numlinha=16890
http://www.emtu.sp.gov.br/linha/resultado_imp.htm?numlinha=16759

De la metrostacioj Tatuapé kaj Barra Funda oni prenas la metroan ruĝan linion. La stacio Marechal Deodoro, en tiu linio, estas proksime de la kongresejo. De Barra Funda ankaŭ eblas iri piede al la kongresejo. Mapo 

Por iri al la Komunaj Logxejoj, vidu la aliajn publikajxoj en cxi retpagxo, verkitaj de Fernando Maia. Mapo de la metropola fervoja transportsistemo, tio estas, Metroo, ViaQuatro (privata metroa entrepreno) kaj CPTM (trajna transportsistemo) elsxuteblas cxi tie.

De la Flughaveno Congonhas.

La metrostacio plej proksima de ĝi nomiĝas São Judas (blua linio). Por alveni en la metrostacio, eblas preni buson (R$ 3,00) antaŭ la flughaveno (pluraj linioj iras rekte al tiu stacio. Antaŭ la buso oni vidos la simbolon de la san-paŭla metroa kompanio anstataŭante la nomon "São Judas". Profitu por viziti la preĝejon apud la metrostacio, ĝi estas tre bela!).

Ĉiuj buslinioj kiuj uzas la simbolon de la metroo antaŭ la nomo de iu haltejo iras al iu metrostacio.

Ankaŭ eblas iri per taksio. La stacio São Judas estas proksime de la flughaveno kaj, pro tio, taksio malmultekostas. Se estos aliaj homoj por dividi la koston, la taksio estos malplikosta po homo ol la buso.


Ĝis tuj!

Rafael Henrique Zerbetto
Respondeculo pri BEJK-programo

Nenhum comentário:

Postar um comentário